Langue   

Por paco

Gianfranco Molle
Langue: espéranto


Gianfranco Molle


Jen mia propono,
sinjoroj kaj kamaradoj:
lokigu la venontan konferencon,
kie ĝi tuŝos vian konsciencon.

Ne post imponaj fasadoj,
kun ĵurnalistoj en balkono:
aranĝu ĝin ĉe akuŝhospitalo.
Morgaŭ ni legos en ĵurnalo:

"Finfine ĉiuj ŝtatestroj scias,
ke homa vivo kostas iom pli
ol ŝtatestroj kutime opinias".
Jen pacpropon' de ordinara mi.



Page principale CCG

indiquer les éventuelles erreurs dans les textes ou dans les commentaires antiwarsongs@gmail.com




hosted by inventati.org