Eppure soffia
Pierangelo BertoliOriginale | Tradukis esperanten / Traduzione in esperanto / Esperanto translation... |
EPPURE SOFFIA E l'acqua si riempie di schiuma il cielo di fumi la chimica lebbra distrugge la vita nei fiumi uccelli che volano a stento malati di morte il freddo interesse alla vita ha sbarrato le porte un'isola intera ha trovato nel mare una tomba il falso progresso ha voluto provare una bomba poi pioggia che toglie la sete alla terra che è viva invece le porta la morte perché è radioattiva Eppure il vento soffia ancora spruzza l'acqua alle navi sulla prora e sussurra canzoni tra le foglie bacia i fiori li bacia e non li coglie Un giorno il denaro ha scoperto la guerra mondiale ha dato il suo putrido segno all'istinto bestiale ha ucciso, bruciato, distrutto in un triste rosario e tutta la terra si è avvolta di un nero sudario e presto la chiave nascosta di nuovi segreti così copriranno di fango persino i pianeti vorranno inquinare le stelle la guerra tra i soli i crimini contro la vita li chiamano errori Eppure il vento soffia ancora spruzza l'acqua alle navi sulla prora e sussurra canzoni tra le foglie bacia i fiori li bacia e non li coglie eppure sfiora le campagne accarezza sui fianchi le montagne e scompiglia le donne fra i capelli corre a gara in volo con gli uccelli Eppure il vento soffia ancora!!! | TAMEN BLOVAS La akvo jam plenas je ŝaŭmo, je fum’ la aero; pereas je lepro ĥemia la viv’ en rivero; apenaŭ flugetas la birdoj malsanaj je morto: la vivon detruis filistra, glacia perforto. De tuta insul’ en la maro troviĝis la tombo: falsita progreso sin volis amuzi per bombo. La pluvo ne donas trinkaĵon al la ter’, kiu vivas, sed, male, liveras la morton: ĝi radiaktivas. Kaj tamen vento pluas blovi, akvon kirli kaj velboatojn ŝovi; ĝia kanto tra la folioj venas dum la florojn ĝi kisas kaj ne prenas. Malkovris la mon’ iun tagon la mondo-militon igante la fian instinkton komenci la riton; ĝi murdis, detruis, bruligis: preĝado kruela; la tero kovriĝis funebre per tuko malhela. Kaj baldaŭ al novaj sekretoj la vojon ni trovos, plenigi aliajn planedojn per koto ni povos; militon kaj rubon ni portos al foraj stelaroj: la krimojn faritajn al vivo ni nomas “eraroj”. Kaj tamen vento pluas blovi, akvon kirli kaj velboatojn ŝovi; ĝia kanto tra la folioj venas dum la florojn ĝi kisas kaj ne prenas; la montojn tamen ĝi karesas, la kamparon tuŝeti ĝi ne ĉesas; la virinajn hararojn ĝi malkombas, ĝi paseras, hirundas kaj kolombas; kaj tamen vento pluas blovi... |