Περιμένοντας τοὺς βαρβάρους
Konstandinos Kavafis / Κωνσταντίνος ΚαβάφηςIn Latinum vertit Richardus Venturi | |
VENOS LA BARBAROJ | DUM BARBARI EXSPECTANTUR |
Kion ni atendas, vendoplace kunigitaj? - Venos ja hodiaŭ la barbaroj. | Quid exspectamus, in forum congregantes? Barbarorum adventum hodie exspectamus. |
Kial estas neniu agado en la Senato? Kial sidas la senatanoj sen leĝfarado? | Cur Senatus totus se tradidit inertiae et senatores, cur leges non ferunt? |
- Venos ja hodiaŭ la barbaroj; kial farus leĝojn la senatanoj? La barbaroj, se venos, ja leĝdonos! | Barbarorum adventus hodie exspectatur. Quid senatores leges ferant? Ferent barbari advenientes. |
Kial tiel frue leviĝis nia Imperiestro kaj sidas ĉe la ĉefa pordo de la Urbo surtrone, digna, kun la krono surkape? | Cur imperator prima luce surrexit et nunc apud civitatis portas sedet in throno, augustus coronatus? |
- Venos ja hodiaŭ la barbaroj kaj la Imperiestro atendas por akcepti ilian estron. Li eĉ jam preparis por doni al li pergamenon. Tie li notis por li multajn titolojn kaj nomojn. | Barbaros advenientes exspectat imperator, eorumque ducem aditurum; immo fert donum membranam qua ei confert honores nominaque. |
Kial niaj du konsuloj kaj la pretoroj eliris hodiaŭ kun purpuraj kaj broditaj togoj? Kial braceletojn ili portas kun tiom da ametistoj kaj ringojn kun brile poluritaj smaragdoj? Kial ili prenis hodiaŭ la valorajn sceptrojn artisme prilaboritajn kun arĝento kaj oro? | Cur nostri duo consules et praetores rubram togam distinctam sibi induere? Cur armillati sunt amethystis et anulati splendentibus smaragdis? Cur tenent perpretiosas ferulas aureas et argento perfectas? |
- Venos ja hodiaŭ la barbaroj; kaj tiaj aferoj konfuzas barbarojn. | Barbarorum adventus hodie exspectatur, eorum animum haec valde commovent. |
Kial ne venas la indaj oratoroj kiel ĉiam por prezenti siajn paroladojn, por diri siaĵojn? | Cur non adsunt et digni oratores perorantes ut fieri solet? |
- Venos ja hodiaŭ la barbaroj kaj ilin enuas elokvento kaj paroladoj. | Barbari hodie adveniunt, et eloquentiam et artem oratoriam dedignantur. |
Kial komenciĝis subite ĉi tiu ĝenateco kaj konfuzo? (Kiel serioziĝis la vizaĝoj!) Kial malpleniĝas tiel haste stratoj kaj placoj kaj ĉiuj rehejmiĝas, funde enpensiĝinte? | Repente cur anxietate perturbamur? Et nunc quam graves vultus facti sunt. Cur turba e plateis callibusque defluit et domum redeunt toti cura vincti? |
- Ĉar noktiĝis kaj la barbaroj ne venis; kaj kelkaj alvenis de la landlimoj kaj diris, ke ne plu estas barbaroj. | Advesperavit, non venere barbari. Pervenit aliquis limite et dixit barbaros non exstare magis. |
Kaj nun, kio fariĝos al ni, sen barbaroj? Tiuj homoj ja estis iaspeca solvo! | Et nunc, quid faciemus sine barbaris? Heu quantos nodos nobis expedissent. |