Originale | ESPERANTO [1] - Revolt Songs
|
LA LOCOMOTIVA | LA LOKOMOTIVO |
| |
Non so che viso avesse, neppure come si chiamava | Mi ne scias kian vizaĝon li havis, nek eĉ kiel li nomiĝis, |
con che voce parlasse, con quale voce poi cantava | per kia voĉo li parolis, per kia voĉo krome li kantis, |
quanti anni avesse visto allora, di che colore i suoi capelli | kiom da jaroin li tiam estis vidinta, je kiu koloro liaj haroj, |
ma nella fantasia ho l'immagine sua, | sed en la fantazio mi havas lian bildon, |
gli eroi son tutti giovani e belli, | herooj estas ĉiuj junaj kaj belaj, |
gli eroi son tutti giovani e belli, | herooj estas ĉiuj junaj kaj belaj, |
gli eroi son tutti giovani e belli. | herooj estas ĉiuj junaj kaj belaj. |
| |
Conosco invece l'epoca dei fatti, qual'era il suo mestiere: | Mi tamen konas la epokon de la okazoj, kiu estis lia okupo: |
i primi anni del secolo, macchinista, ferroviere, | unuaj jaroj de la jarcento, lokomotivestro, fervojisto, |
i tempi in cui si cominciava la guerra santa dei pezzenti | epoko dum kiu oni komencis la sanktan militon de la ĉifonuloj, |
sembrava il treno anch'esso un mito di progresso, | aspektis ankaŭ la trajno kiel progresmito |
lanciato sopra i continenti, | ĵetita trans la kontinentojn, |
lanciato sopra i continenti, | ĵetita trans la kontinentojn, |
lanciato sopra i continenti. | ĵetita trans la kontinentojn. |
| |
E la locomotiva sembrava fosse un mostro strano | Kaj la lokomotivo ŝajnis esti stranga monstro, |
che l'uomo dominava con il pensiero e con la mano | kiun homo regis per la penso kaj per la mano, |
ruggendo si lasciava indietro distanze che sembravano infinite | muĝinte ĝi malantaŭen postlasis distancojn kiuj ŝajnis senfinaj, |
sembrava avesse dentro un potere tremendo, | ŝajnis ke ĝi entenas teruran potencon, |
la stessa forza della dinamite, | la saman forton ol la dinamito, |
la stessa forza della dinamite, | la saman forton ol la dinamito, |
la stessa forza della dinamite. | la saman forton ol la dinamito. |
| |
Ma un'altra grande forza spiegava allora le sue ali | Sed alia granda forto etendis tiam siajn flugiloin, |
parole che dicevano: "gli uomini sono tutti uguali" | vortoj dirantaj ke homoj estas ĉiuj egalaj", |
e contro ai re e ai tiranni scoppiava nella via | kaj kontraŭ reĝoj kaj tiranoj eksplodis en la strato |
la bomba proletaria, ed illuminava l'aria | la proleta bombo, kaj lumigis la aeron |
la fiaccola dell'anarchia, | la torĉo de la anarkio, |
la fiaccola dell'anarchia, | la torĉo de la anarkio, |
la fiaccola dell'anarchia. | la torĉo de la anarkio. |
| |
Un treno tutti i giorni passava per la sua stazione | Trajno ĉiutage transpasis lian stacidomon, |
un treno di lusso, lontana destinazione | lukstrajno, malproksimen direktiĝanta, |
vedeva gente riverita, pensava a quei velluti, agli ori | li vidis homojn respektatajn, li pensis pri tiuj veluroj, pri la oraĵoj, |
pensava al magro giorno della sua gente attorno, | li pensis pri la malabunda tago de sia popolo ĉirkaŭe, |
pensava a un treno pieno di signori, | li pensis pri trajno plena de gesinjoroj, |
pensava a un treno pieno di signori, | li pensis pri trajno plena de gesinjoroj, |
pensava a un treno pieno di signori. | li pensis pri trajno plena de gesinjoroj. |
| |
Non so che cosa accadde, perché prese la decisione | Mi ne scias kio okazis, kial li decidis, |
forse una rabbia antica, generazioni senza nome | verŝajne antikva furiozo, sennomaj generacioj |
che urlarono vendetta, gli accecarono il cuore | kiuj kriegis venĝon, blindigis lian koron, |
dimenticò pietà, scordò la sua bontà, | li forgesis la kompaton, li forgesis sian bonecon, |
la bomba sua la macchina a vapore, | lia bombo estis la vapormaŝino, |
la bomba sua la macchina a vapore, | lia bombo estis la vapormaŝino, |
la bomba sua la macchina a vapore. | lia bombo estis la vapormaŝino. |
| |
E sul binario stava la locomotiva | Kaj sur la trako staris la lokomotivo, |
la macchina pulsante sembrava fosse cosa viva | la maŝino pulsanta ŝajnis vivantaĵo, |
sembrava un giovane puledro che appena liberato il freno | ĝi ŝajnis juna ĉevalido kiu, tuj kiam oni liberigas la bremson, |
mordesse la rotaia con muscoli d'acciaio, | mordas la relon per muskoloj ŝtalaj, |
con forza cieca di baleno, | per blinda fulmforto, |
con forza cieca di baleno, | per blinda fulmforto, |
con forza cieca di baleno. | per blinda fulmforto. |
| |
E un giorno come gli altri, ma forse con più rabbia in corpo | Kaj iun tagon kiel aliaj, sed eble kun plia kolero en sia korpo, |
pensò che aveva il modo di riparare a qualche torto | li pensis ke li havas la manieron ripari kelkajn maljustaĵojn, |
salì sul mostro che dormiva, cercò di mandar via la sua paura | li suriris la muĝantan monstron, li strebis forpuŝi sian timon |
e prima di pensare a quel che stava a fare, | kaj antaŭ ol li pripensas pri kion li estas faranta, |
il mostro divorava la pianura, | la monstro ekformanĝadis la ebenaĵon, |
il mostro divorava la pianura, | la monstro ekformanĝadis la ebenaĵon, |
il mostro divorava la pianura. | la monstro ekformanĝadis la ebenaĵon. |
| |
Correva l'altro treno ignaro, quasi senza fretta | Kuradis la alia trajno senscie, kvazaŭ senhaste, |
nessuno immaginava di andare verso la vendetta | neniu imagis aliri al la venĝo, |
ma alla stazione di Bologna arrivò la notizia in un baleno: | sed ĉe la stacidomo de Bononjo alvenis la novaĵo kiel fulmo: |
"notizia di emergenza, agite con urgenza, | Kriznovaĵo, vi agu urĝe, |
un pazzo si è lanciato contro al treno, | frenezulo sin ĵetis kontraŭ la trajnon, |
un pazzo si è lanciato contro al treno, | frenezulo sin ĵetis kontraŭ la trajnon, |
un pazzo si è lanciato contro al treno." | frenezulo sin ĵetis kontraŭ la trajnon. |
| |
Ma intanto corre corre corre la locomotiva | Sed dumtempe kuras, kuras, kuras la lokomotivo, |
e sibila il vapore, sembra quasi cosa viva | kaj fajfas la motoro, ĝi ŝajnas preskaŭ vivantaĵo |
e sembra dire ai contadini curvi, il fischio che si spande in aria: | kaj ŝajnas diri al la kamparanoj kurbiĝintaj la fajfo etendiĝanta en aeron: |
fratello non temere, che corro al mio dovere, | frato, ne timu, ĉar mi kuras al mia devo, |
trionfi la giustizia proletaria, | triumfu la proleta justeco, |
trionfi la giustizia proletaria, | triumfu la proleta justeco, |
trionfi la giustizia proletaria. | triumfu la proleta justeco. |
| |
Intanto corre corre corre sempre più forte | Dumtempe ĝi kuras kuras kuras pli kaj pli rapide |
e corre corre corre corre verso la morte | kaj ĝi kuras kuras kuras kuras al la morto |
e niente ormai può trattenere l'immensa forza distruttrice | kaj nenio jam povas reteni la grandegan forton detruigan, |
aspetta sol lo schianto e poi che giunga il manto | li nur atendas la frakason kaj poste ke venu la mantelo |
della grande consolatrice, | de la granda Konsolantino, |
della grande consolatrice, | de la granda Konsolantino, |
della grande consolatrice. | de la granda Konsolantino. |
| |
La storia ci racconta come finì la corsa | La historio rakontas kiel finis la kuro, |
la macchina deviata lungo una linea morta | la maŝino deviigita laŭ senelireja linio, |
con l'ultimo suo grido di animale la macchina eruttò lapilli e lava | kun sia lasta besta kriego la maŝino elĵetis fajrerojn kaj lafon, |
esplose contro il cielo, poi il fumo sparse il velo, | ĝi eksplodis kontraŭ la ĉielon, poste la fumo etendis la vualon, |
lo raccolsero che ancora respirava, | oni lin trovis ankoraŭ spirantan, |
lo raccolsero che ancora respirava, | oni lin trovis ankoraŭ spirantan, |
lo raccolsero che ancora respirava. | oni lin trovis ankoraŭ spirantan. |
| |
Ma a noi piace pensarlo ancora dietro al motore | Sed al ni plaĉas lin imagi ankoraŭ malantaŭ la motoro, |
mentre fa correr via la macchina a vapore | dum li forkurigas la vapormaŝinon, |
e che ci giunga un giorno ancora la notizia | kaj al ni alvenu denove iutage la novaĵo |
di una locomotiva come una cosa viva, | pri lokomotivo, kiel vivantaĵo, |
lanciata a bomba contro l'ingiustizia, | elĵetita bombmaniere kontraŭ la maljusteco, |
lanciata a bomba contro l'ingiustizia, | elĵetita bombmaniere kontraŭ la maljusteco, |
lanciata a bomba contro l'ingiustizia. | elĵetita bombmaniere kontraŭ la maljusteco! |