Langue   

Warszawianka 1905 roku [Варшавянка; La Varsovienne; ¡A las barricadas!]

Autori Vari / Different Authors / Différents Auteurs
Page de la chanson avec toutes les versions


2γ. Վարշավյանկա [Varšavyank'a] - Un'immagine della versione arm...
Ek al barikadoj

Plej nigraj ŝtormoj skuadas l’ aeron,
obskuraj nuboj nin tenas en blind’.
Eĉ se nin atendas doloro kaj morto,
la devo nin vokas kontraŭ malamik’.

Liberon ni taksas la pleja bon’.
Ni defendu ĝin kun kuraĝa fid’.
Alte flirtu nia flag’ revolucia,
ĉar al venko ĝi senĉese gvidas nin!

Alte flirtu nia flag’ revolucia,
ĉar al venko ĝi senĉese gvidas nin!
Ek, laboristaro, al la batalo,
Ek al la renverso de l’ reakci’!

Ek al barikadoj! Ek al barikadoj
por la venko de la Konfederaci’!
Ek al barikadoj! Ek al barikadoj
por la venko de la Konfederaci’!
[See image]


Page de la chanson avec toutes les versions

Page principale CCG


hosted by inventati.org