Language   

Dans la jungle

Renaud
Back to the song page with all the versions


ESPERANTO [2]
EN LA ĜANGALOEN LA ĜANGALO
(Por Ingrid Betankur)
Tri jaroj en la ĝangalo
ligita, buŝe ŝtopita
ĉirkaŭita de ĉi frenezuloj
ĉi anĝeloj lumigitaj
Tri jaroj en ĝangal'
Ligita, buŝkudrit'
De homoj sen kial'
Kun menso difektit'
kiuj prenis vin en prizonon,
aŭ plibone, kiel ostaĝon
de ilia trista milito
perdita jam pratempe.
Kiuj enkaĝigis vin
Pliprecize ostaĝe
Militaĉ' de ilin
Perdita de longe
Ili iam volis volis
la liberecon kaj la rajtojn,
kraĉas sur la justecon
vin kulpigante.
Ili iutag' volis
Liberec' kaj rajton
Neas nun la justic'
Prenante vian movon
Ili malestimas la vivon
kaj la virinon tia kia vi
kaj ĉe la pinto de iliaj fusiloj
la venko jam velkintas.
Ili malestimas
La vivon kaj virin'
Liaj fusiloj pafas
Sen venko de ilin'
Ni atendas vin, Ingrid,
kaj ni pensas pri vi,
ni ne estos liberaj
ĝis kiam tia ne estos vi.
Ni Ingrid atendas
Pripensante al vi
Ĉar ni nun proklamas
Liberec' nur kun vi
Tri jaroj en la ĝangalo
ligita, buŝe ŝtopita,
kun tiuj pafil-portantoj
kiuj iĝis viaj provosoj
Tri jaroj en ĝangal'
Ligita, buŝkudrit'
De tiuj virpafil'
En karcero metit'
kiuj citas al vi “Stalin”
aŭ legas al vi “Mao”
sed vi, mi imagas,
preferegus “Rimbaud”.
Ili citas Stalin'
Aux Mao legas
Sed Rimbo certe vin
Ja al tio preferas
Eble vi, kiel mi,
iam kredis ilin
filoj de Che Guevara
kaj lumportantoj
Eble sam' kiel mi
Vi pensis ke ili
Kiel Ĉe Gevara id'
La lum' portos ili
Sed ilia fina lukto,
ilia mateno de la granda vespero,
estas la malamo kaj la malbono
kaj ĉefe la dolaroj.
Sed finbatalon ilian
La maten' de venkar'
Estas ĉef' la malam'
Kaj precip' la dolar'
Ni atendas vin, Ingrid,
kaj ni pensas pri vi,
ni ne estos liberaj
ĝis kiam tia ne estos vi.
Ni Ingrid atendas
Pripensante al vi
Ĉar ni nun proklamas
Liberec' nur kun vi
Mi ne konas la nomon
de tiaj kiaj vi
kiuj putras enprizone
ostaĝe ĉi aŭ for.
Mi ne konas la nom'
De ĉiuj kiel vi
En la karcera dom'
Ostaĝas ĉie-ĉi
Sennomaj, forgesitaj
viktimoj de konfliktoj
en kiuj, ĉie ajn,
furiozas la barbareco.
Sennomaj, forgesit'
Konfliktaj viktimoj
Vi estas situit'
Kun la barbaruloj
Al narkotiktrafikantoj
al povo koruptita
al malinda prezidento
vi pagas tributon.
Pro la narko-ŝakrant'
Pro korupta povo
Pro aĉa prezident'
Vi pagas la prezon
Kaj do, kantante por vi,
Ingrid, mi volas ankaŭ
memori, ke vi batalas
kontraŭ duobla nemiko.
Nu, kantante por vi
Ingrid, mi volas nun
Vian lukton konigi
Kontraŭ duobl' aĉul'
Ni atendas vin, Ingrid,
kaj ni pensas pri vi,
ni ne estos liberaj
ĝis kiam tia ne estos vi.
Ni Ingrid atendas
Pripensante al vi
Ĉar ni nun proklamas
Liberec' nur kun vi
Tri jaroj en la ĝangalo
ligita, buŝe ŝtopita
kun la vento kiu skurĝas
viajn harojn taŭzitajn
Tri jaroj en ĝangal'
Ligita, buŝkudrit'
Kun la vento en val'
Via harar' malmetit'
vi restas, malgraŭ ĉio,
serena kaj eleganta,
via revanĉo sur ĉi frenezuloj
estas pluvivi.
Malgraŭ, vi staras
Seren' kaj elegant'
De frenez' vi venĝas
Ĉar vi estas vivant'
Por ĉiuj kiujn vi amas
kaj kiuj ne forgesas pri vi,
kiuj volas disrompi la ĉenojn
kiuj neniam disrompos vin.
Por ĉiuj amat' viaj
Kiuj ne forgesas vin
Frakasos ĉenojn viajn
Kiuj ne rompos vin
Via nomo sinonimas,
Ingrid Bétancourt,
kuraĝon kaj amon,
kontraŭ la armeo de la krimo.
Signifas via nomo
Ingrid Betankur
Kontra' krim' armeo
Am' , kuraĝ' sen abĵur'
Ni atendas vin, Ingrid,
kaj ni pensas pri vi,
ni ne estos liberaj
ĝis kiam tia ne estos vi.
Ni Ingrid atendas
Pripensante al vi
Ĉar ni nun proklamas
Liberec' nur kun vi
Kaj ni ne estos liberaj
ĝis kiam tia ne estos vi.
Ĉar ni nun proklamas
Liberec' nur kun vi


Back to the song page with all the versions

Main Page

Note for non-Italian users: Sorry, though the interface of this website is translated into English, most commentaries and biographies are in Italian and/or in other languages like French, German, Spanish, Russian etc.




hosted by inventati.org