La Locomotiva
Francesco GucciniESPERANTO [2] - Pier Luigi Cinquantini | |
LA LOKOMOTIVO | LA LOKOMOTIVO |
Mi ne scias kian vizaĝon li havis, nek eĉ kiel li nomiĝis, per kia voĉo li parolis, per kia voĉo krome li kantis, kiom da jaroin li tiam estis vidinta, je kiu koloro liaj haroj, sed en la fantazio mi havas lian bildon, herooj estas ĉiuj junaj kaj belaj, herooj estas ĉiuj junaj kaj belaj, herooj estas ĉiuj junaj kaj belaj. | Pri la vizaĝ' sen kono mi estas kaj pri lia voĉo kaj eĉ pri lia nomo pri kie estis lia loĝo pri la kolor' de liaj haroj pri kiom estis li jam aĝa sed en la fantazio mi havas bildon lian: heroo estas juna, kuraĝa |
Mi tamen konas la epokon de la okazoj, kiu estis lia okupo: unuaj jaroj de la jarcento, lokomotivestro, fervojisto, epoko dum kiu oni komencis la sanktan militon de la ĉifonuloj, aspektis ankaŭ la trajno kiel progresmito ĵetita trans la kontinentojn, ĵetita trans la kontinentojn, ĵetita trans la kontinentojn. | Sed tamen la epokon mi konas kaj lian profesion: l' unuajn jarcentjarojn estro de lokomotivo. Epoko kiam komenciĝis de l' mizeruloj milit' sankta la trajn' faris l'impreson de mito de progreso tra kontinent' rapidiranta |
Kaj la lokomotivo ŝajnis esti stranga monstro, kiun homo regis per la penso kaj per la mano, muĝinte ĝi malantaŭen postlasis distancojn kiuj ŝajnis senfinaj, ŝajnis ke ĝi entenas teruran potencon, la saman forton ol la dinamito, la saman forton ol la dinamito, la saman forton ol la dinamito. | Kaj la lokomotivo timigis kiel monstr' arkana regata de la homo per lia pens' kaj lia mano rorante, per sia veturo postlasis ĝi distancojn infinitajn ĝi montris per si, kura, potencon obskuran la saman forton kiel dinamito |
Sed alia granda forto etendis tiam siajn flugiloin, vortoj dirantaj ke homoj estas ĉiuj egalaj", kaj kontraŭ reĝoj kaj tiranoj eksplodis en la strato la proleta bombo, kaj lumigis la aeron la torĉo de la anarkio, la torĉo de la anarkio, la torĉo de la anarkio. | Krom tiu granda forto ekflugis tiam idealo diranta: "En la mondo la homoj estas egalaj" kaj kontraŭ reĝoj kaj tiranoj eksplodis kun defio la proletara bombo, forigis ĉiun ombron la torĉo de la anarkio |
Trajno ĉiutage transpasis lian stacidomon, lukstrajno, malproksimen direktiĝanta, li vidis homojn respektatajn, li pensis pri tiuj veluroj, pri la oraĵoj, li pensis pri la malabunda tago de sia popolo ĉirkaŭe, li pensis pri trajno plena de gesinjoroj, li pensis pri trajno plena de gesinjoroj, li pensis pri trajno plena de gesinjoroj. | En ĉiu tago trajno transiris lian stacidomon tre luksa vagonaro al fora celregiono li vidis homojn respektitajn en la veluroj kaj valoroj li pensis pri l' mizero de la homarcetero pri trajno plena je sinjoroj |
Mi ne scias kio okazis, kial li decidis, verŝajne antikva furiozo, sennomaj generacioj kiuj kriegis venĝon, blindigis lian koron, li forgesis la kompaton, li forgesis sian bonecon, lia bombo estis la vapormaŝino, lia bombo estis la vapormaŝino, lia bombo estis la vapormaŝino. | Okazis tiam io kaj tio estis por li sprono kolero eble olda, generaciojn sen blazono kriantaj al la venĝo blindigis l(i)a(n) animon forgesis pri l' kompat' li kaj pri l' karitat' armilo lia: jen la vapormaŝino. |
Kaj sur la trako staris la lokomotivo, la maŝino pulsanta ŝajnis vivantaĵo, ĝi ŝajnis juna ĉevalido kiu, tuj kiam oni liberigas la bremson, mordas la relon per muskoloj ŝtalaj, per blinda fulmforto, per blinda fulmforto, per blinda fulmforto. | Kaj sur la trako staris la lokomotivo: maŝin' pulsanta ŝajnis ĝi estaĵ' en vivo. Pro forto blinda de fulmego ĝi ŝajnis juna ĉevalido kun emo l ribelo voranta for la relon liberigite ĵus el brido |
Kaj iun tagon kiel aliaj, sed eble kun plia kolero en sia korpo, li pensis ke li havas la manieron ripari kelkajn maljustaĵojn, li suriris la muĝantan monstron, li strebis forpuŝi sian timon kaj antaŭ ol li pripensas pri kion li estas faranta, la monstro ekformanĝadis la ebenaĵon, la monstro ekformanĝadis la ebenaĵon, la monstro ekformanĝadis la ebenaĵon. | Kaj dum normala tago sed kun en korp' pli da kolero ripari majustaĵon li pensis trovi manieron. Li vekis la dormantan monstron klopodis li forigi l' timon kaj antaŭ ol konscio pri la operacio la monstro kuris jam en malproksimo |
Kuradis la alia trajno senscie, kvazaŭ senhaste, neniu imagis aliri al la venĝo, sed ĉe la stacidomo de Bononjo alvenis la novaĵo kiel fulmo: Kriznovaĵo, vi agu urĝe, frenezulo sin ĵetis kontraŭ la trajnon, frenezulo sin ĵetis kontraŭ la trajnon, frenezulo sin ĵetis kontraŭ la trajnon. | L' alia trajn' kuradis sen sci' rapide kiel sago neniu tiam pensis ke tiu estis venĝotago sed ĉe l' bolonja stacidomo eksplodis la novaĵo kiel sago "Novaĵo tre tre hasta ekagu senprokrastaj lanĉiĝis frenezul' kontraŭ la trajno |
Sed dumtempe kuras, kuras, kuras la lokomotivo, kaj fajfas la motoro, ĝi ŝajnas preskaŭ vivantaĵo kaj ŝajnas diri al la kamparanoj kurbiĝintaj la fajfo etendiĝanta en aeron: frato, ne timu, ĉar mi kuras al mia devo, triumfu la proleta justeco, triumfu la proleta justeco, triumfu la proleta justeco. | Sed dume kuras kuras kuras la lokomotivo kun siblo de vaporo estaĵo ŝajnas ĝi en vivo kaj ŝajnas diri al kurbaj kamparanoj la fajf' difuziĝanta temerara: "Ne estu timaj, fratoj, ĉar kuras mi al fato, triumfu la justico proletara". |
Dumtempe ĝi kuras kuras kuras pli kaj pli rapide kaj ĝi kuras kuras kuras kuras al la morto kaj nenio jam povas reteni la grandegan forton detruigan, li nur atendas la frakason kaj poste ke venu la mantelo de la granda Konsolantino, de la granda Konsolantino, de la granda Konsolantino. | Ĝi kuras kuras kuras kun pli da forto kaj kuras kuras kuras ĝi al la morto nenio plu povas deteni senliman forton detruantan nur restas la eksplodo kaj poste l' epilogo de l' morto, juĝo egaliganta |
La historio rakontas kiel finis la kuro, la maŝino deviigita laŭ senelireja linio, kun sia lasta besta kriego la maŝino elĵetis fajrerojn kaj lafon, ĝi eksplodis kontraŭ la ĉielon, poste la fumo etendis la vualon, oni lin trovis ankoraŭ spirantan, oni lin trovis ankoraŭ spirantan, oni lin trovis ankoraŭ spirantan. | Rakontas historio pri l' fino de la fakto: devojigita estis maŝin' sur parkad-trakon per sia lasta sufera bleko vulkane la maŝino erupciis eksplodis ĝi al suno vualon sternis fumo post frapego li ankoraŭ plu konsciis |
Sed al ni plaĉas lin imagi ankoraŭ malantaŭ la motoro, dum li forkurigas la vapormaŝinon, kaj al ni alvenu denove iutage la novaĵo pri lokomotivo, kiel vivantaĵo, elĵetita bombmaniere kontraŭ la maljusteco, elĵetita bombmaniere kontraŭ la maljusteco, elĵetita bombmaniere kontraŭ la maljusteco! | Sed ni daŭrigas pensi pri li ĉe la motoro dum veturigas li plu maŝinon per vaporo kaj ke alvenu ree novaĵ' el tiu speco pri lokomotivo kiel estaĵ' en vivo armil' kugleca kontraŭ maljusteco. |