Fila la lana
Fabrizio De AndréVersione in esperanto di Renato Corsetti | |
SPIN THE WOOL In the war of Valois the Seignior of Vly died. Whether he was a valiant hero is unknown, it’s still not certain. But the woman left abandoned lamenting his death, for a thousand years, maybe more, will mourn his sad destiny. Spin the wool, spin your days, keep fooling yourself that he might return. Book of sweet dreams of love - open the pages to its sorrow. They returned by the hundreds and by the thousands, the warriors of Valois. They returned to their families, to their palaces, to their cities. But the abandoned woman won’t find her love again, and the big log in the fireplace will be of no use for warming her heart. Spin the wool, spin your days, keep fooling yourself that he might return. Book of sweet dreams of love - open the pages to its sorrow. Knights who in battle ignore the fear, may your chain mail be tight, your armor well-tempered. To the enemy who assaults you be ready to give riposte, because behind those walls you’re awaited without cease. Spin the wool, spin your days, keep fooling yourself that he might return. Book of sweet dreams of love - close the pages on its sorrow. | ŜPINU LA LANON En milito de Valŭa' de Brian' la grafo mortis. Ĉu li estis ulo brava ni ne scias, ne jam certe; sed grafino forlasita bedaŭrante lian morton dum jarcentoj kaj jarmiloj ŝi ploradis sian sorton. Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu; kredu ankoraŭ ke li revenos. Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro paĝojn malfermu al sia doloro. Jam centope kaj milope nun revenas la arme' al familioj ili alvenas al la urb' kaj al sia ej', sed grafino forlasita ne retrovos sian amon kaj la koron ne varmigos de l' kamen' la granda flamo. Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu; kredu ankoraŭ ke li revenos. Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro paĝojn malfermu al sia doloro. Kavaliro en batalo vi ne konas malkuraĝon estu akra via glavo kaj fiera la vizaĝo; al sturmanta malamiko estu trafa kontraŭstaro: vin atendas malpacience ŝi malantaŭ la remparo. Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu; kredu ankoraŭ ke li revenos. Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro paĝojn malfermu al sia doloro. |