Fila la lana
Fabrizio De AndréOriginale | Versione in esperanto di Renato Corsetti |
FILA LA LANA | ŜPINU LA LANON |
Nella guerra di Valois il signor di Vly è morto, se sia stato un prode eroe non si sa, non è ancor certo. Ma la dama abbandonata lamentando la sua morte Per mill'anni e forse ancora piangerà la triste sorte. | En milito de Valŭa' de Brian' la grafo mortis. Ĉu li estis ulo brava ni ne scias, ne jam certe; sed grafino forlasita bedaŭrante lian morton dum jarcentoj kaj jarmiloj ŝi ploradis sian sorton. |
Fila la lana, fila i tuoi giorni, illuditi ancora che lui ritorni, libro di dolci sogni d'amore apri le pagine al suo dolore. | Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu; kredu ankoraŭ ke li revenos. Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro paĝojn malfermu al sia doloro. |
Son tornati a cento e mille i guerrieri di Valois, son tornati alle famiglie, ai palazzi e alle città. Ma la dama abbandonata non ritroverà il suo amore e il gran ceppo nel camino non varrà a scaldarle il cuore. | Jam centope kaj milope nun revenas la arme' al familioj ili alvenas al la urb' kaj al sia ej', sed grafino forlasita ne retrovos sian amon kaj la koron ne varmigos de l' kamen' la granda flamo. |
Fila la lana, fila i tuoi giorni, illuditi ancora che lui ritorni, libro di dolci sogni d'amore apri le pagine al suo dolore. | Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu; kredu ankoraŭ ke li revenos. Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro paĝojn malfermu al sia doloro. |
Cavalieri che in battaglia ignorate la paura stretta sia la vostra maglia, ben temprata l'armatura. Al nemico che vi assalta siate presti a dar risposta perché dietro a quelle mura vi s'attende senza sosta. | Kavaliro en batalo vi ne konas malkuraĝon estu akra via glavo kaj fiera la vizaĝo; al sturmanta malamiko estu trafa kontraŭstaro: vin atendas malpacience ŝi malantaŭ la remparo. |
Fila la lana, fila i tuoi giorni, illuditi ancora che lui ritorni, libro di dolci sogni d'amore chiudi le pagine sul suo dolore. | Ŝpinu la lanon, la tagojn ŝpinu; kredu ankoraŭ ke li revenos. Libro de dolĉaj sonĝoj de l' koro paĝojn malfermu al sia doloro. |