Lingua   

Himno de la Eŭropaj federistoj

Luigi Minnaja
Lingua: Esperanto




Pro mil teruraj militoj murdaj, ve!
je sango ruĝis ter';
pro cent landlimoj absurdaj, ĝenaj nur,
ĝi vivas en sufer'…
Sed sur la nokto de la malam'
leviĝos lumo de amoflam'.
Havos nur unu flagon
Eŭropo en memstar',
havos nur unu flagon
signon de homsolidar'.
Eŭropa kolektivo:
jen paco sen kompar';
la ĝojon de la vivo
finfine ĝuos la homar'.
Eŭropo, ho Eŭropo!
la mond' observas vin!

Sen landolimoj, memstarajn regnojn ja,
ligitajn en feder'
vane postulas nun la Eŭropa hom'
por vivi en prosper' …
Vane postulas, sed sur malam'
leviĝos lumo de amoflam'.
Nur unu parlamento
en Noveŭropa far',
nur unu parlamento
signo de homsolidar'.
Eŭropa kolektivo:
jen paco sen kompar';
la ĝojon de la vivo
finfine ĝuos la homar'.
Eŭropo, ho Eŭropo!
la mond' observas vin!

Cento da lingvoj: al miskomprenoj ĝi
nin ĉiam portis nur,
kaj Esperanto, lingvo por tuta mond',
rev' bela restas plu.
Ankoraŭ rev', sed ĝi venkos jam
kun nova lumo de amoflam'.
Eŭropo per helplingvo
konkordon trovos, ĉar
per simpla interlingvo
ĝi fariĝos kunfratar'.
Eŭropa kolektivo:
jen paco sen kompar';
la ĝojon de la vivo
finfine ĝuos la homar'.
Eŭropo, ho Eŭropo!
la mond' observas vin!



Pagina principale CCG

Segnalate eventuali errori nei testi o nei commenti a antiwarsongs@gmail.com




hosted by inventati.org