Lingua   

Grava

Esperanto Desperado
Lingua: Esperanto


Esperanto Desperado


Kiam estas ni, kiam estas ni batataj,
bone estus pli, bone estus ne rebati,
nek permane, nek pervorte, ne rebatu, amu forte
nek permane, nek pervorte, ne rebatu, amu forte

ĉar...Grava estas propra batalkampo,
alradie brili al la mondo,
ni ja havas ŝancon en la vivo
fari bonon, trovi amon, krei harmonion

Kun animo mia, longe devus mi disputi,
al malbono fia, kiel agi ĉu rebati, sed
je l’ komenco estis vorto, ĝis la fino, ĝis la morto
je l’ komenco estis vorto, ĝis la fino, ĝis la morto

ke...Grava estas propra batalkampo,
alradie brili al la mondo,
ni ja havas ŝancon en la vivo
fari bonon, trovi amon, krei harmonion

pere de la lingvo esperanto
fari bonon, trovi amon, krei harmonion.



Pagina principale CCG

Segnalate eventuali errori nei testi o nei commenti a antiwarsongs@gmail.com




hosted by inventati.org