Gianfranco MolleGianfranco Molle (pseŭdonimo ĝanfranko) estas fama kaj originala Esperanto-kanzonisto, mem aŭtoro, komponisto, kantisto kaj muzika organizanto, kiu aktivis inter 1975 kaj 1987.

Naskite en Roccasecca (sude de Romo) en 1950, la urbeto de la fama flutisto Severino Gazzelloni kaj San Tommaso D'Aquino la filozofo, Gianfranco Molle estis destinita de la patro, advokato kaj politikisto, al jurista kariero. Malkovrinte en si la muzikan talenton, li longe kompromisis inter la kanto kaj la universitataj studoj, ankaŭ danke al Esperanto, kiu fariĝis lia ĉefa arta perilo.

En la intelekte fekunda Roma Esperantio de la 1970aj, Gianfranco Molle kreis artisman simbiozon, jen tekste jen kante, kun Giulio Cappa, Renato Corsetti, Marcella Fasani, Susanna Castelviva, Mario Milan, Paolo Piccirilli. En tiu roma skolo li estis ĉefulo, multaj homoj pensis lin talenta kaj altruisma. Li kunlaboris ankaŭ kun eksterlandaj verkistoj kaj kantistoj, interalie Jaques Le Puil, Olivier Tzaut, Claude Piron kaj Giorgio Silfer.

Post hejmaj provoj, li fariĝis internacie konata per "la vojo" en 1976, al kiu sekvis "Horo da opozicio", kun Giulio Cappa (1978). Kun LF-koop lia repertuaro, inter esperantisma kaj politike engaĝita, riĉiĝis per la kanzono de aŭtoro: tiel li realigis la kasedon "La poezio de La Patrolo" en 1980.

Fondinte komercan entreprenon kaj baldaŭ edziĝinte, Gianfranco Molle retiriĝis de la scenejo, tamen lasante spurojn ankoraŭ en "Baf'" kaj en Esperanta Songazeto, kies kvinan numeron li redaktis en 1985, interalie proponante novaĵojn kiuj neniam aperos diske aŭ kasede.

Speciala numero de Esperanta Songazeto, dediĉita al la Esperanto-kanzono 1938–1988, raportis ke laŭ iuj kritikistoj "Gianfranco Molle kaj lia roma skolo estas la plej rimarkinda muzika fenomeno en Esperantio dum la jaroj 1970–80aj."

Gianfranco sukcese koncertis dum la Universala Kongreso okazinta en Florenco en 2006.

eo.wikipedia