Warszawianka 1905 roku [Варшавянка; La Varsovienne; ¡A las barricadas!]
Autori Vari / Different Authors / Différents Auteurs1p1. La versione in esperanto di N. Nekrasov | |
VARSOVIA KANTO Nin kontraŭblovas la ventoj severaj, Kovras la jugo nin per la obskur'. Fortas koler' de l' tiranoj malveraj, Dronas en densa nebul' la futur'. Tamen eklevas ni en fiero Flagon de la laborista afero, La ruĝan flagon de morta batalo Kontraŭ la jugo de la kapitalo. Al lukto sanga, Justa kaj sankta Marŝu kun vol', Labora popol'! Niajn kompanojn mortigas malsato, Kaj ĉu silentu ni antaŭ la krim'? Kaj ĉu la junajn okulojn de l' frato La eŝafodo plenigos je tim'? En la batalo la bravaj luktantoj Ne malaperos sen signo kaj spur', Nomojn iliajn ripetos la kantoj De la triumfa libera futur'. Al lukto sanga, Justa kaj sankta Marŝu kun vol', Labora popol'! Ni malestimas la carajn orkronojn, Ili nur ĉenojn alportas al ni … Sango popola inundas la tronojn, Sed – fluu sango de la tirani'. Venĝo kondamnu pro la malbonfaroj Ĉiujn premantojn de la patroland'! Venĝo al la parazitoj kaj caroj, Venku, labora glorul-batalant'! Al lukto sanga, Justa kaj sankta Marŝu kun vol', Labora popol'! | LA VARSOVIA KANTO Nian standardon ni levos kuraĝaj, Kvankam minaca venteg' furiozas, Kvankam nin premas nun fortoj sovaĝaj, Kvankam neniu morgaŭon supozas. Ĉar tio estas la kant' de l' libero, Sankta standardo de la renaskiĝo, Estas triumf' de l' laboro kaj vero, Estas aŭror' de l' tutmonda fratiĝo. Marŝu, Varŝavo, Al lukto brava, Sankta kaj prava, Marŝu, Varŝavo! Nun, kiam mortas pro granda malsato Laboristaro, dronante en ŝlimo, Estas hontego al degenerato, Kiu la morteŝafodon ektimos! La oferita pro nobla ideo Restos senfrukta pereo nenia: Kvankam al multaj minacas pereo, La estonteco ja estas nur nia! Marŝu, Varŝavo, Al lukto brava, Sankta kaj prava, Marŝu, Varŝavo! Hura!... De l'reĝoj forigu ni kronojn, Ĉar la popolo la dornan surhavas; Kaj ni detruu putrintajn jam tronojn, Kiu en sango popola sin lavas. Venĝon teruran pro la ekspluatoj Al la suĉantoj de l' sango - laŭ deco!... Venĝon teruran al la plutokratoj, Venu rikolto de la estonteco!... |