| Kompreneble bazo en tiu ĉi okazo estas fortike defendata pozicio, ... |
USONAJ ARMEAJ BAZOJ | LA BAZOJ AMERIKAJ (RUĜA PROVIDENCO) |
| |
afero zorgodona en ĉi epoko estas | La afero plej peniga en tagoj kiaj tiaj |
retrovi inter vi vizaĝojn ĉiamajn | estas trovi inter vi la vizaĝojn ĉiamajn |
kaj tamen iĝas ade alia la historio | Kaj male ŝanĝiĝas ĉies vivo |
ĉar el okazintaĵoj jam venis grava instruo | ĉar el grandaj faktoj maturiĝas leciono. |
| |
forĵetu ni al mar' usonajn armeajn bazojn | Ni lanĉu en maron la bazojn amerikajn |
ni plu ne volas helpi la usonajn murdistojn | ni ĉesu finfine apogi ĉi krimulojn |
ni turnu malbelan paĝon dudek jarojn longvan | ni turnu ĉi paĝon dudek jare maljunan |
ni marŝu por la akiro de nia liberec' | ni iru perlabori nian liberecon. |
| |
en aranea tolo de ĉiutagaj aĵoj | En araneaĵo el ĉiutagaj faktoj |
forgesis ni ke funde ni estas kamaradoj | ni estas forgesintaj pri kamaradeco |
en mondo nun estas lukto kaj ĝi certe ne finiĝis | En la mondo estas lukto kiu neniam havis pacon |
disrompu ni la kutimojn reiĝu ni vere homoj | ni rompu la kutimojn ni reestu homoj. |
| |
forĵetu ni al mar' usonajn armeajn bazojn | Ni lanĉu en maron la bazojn amerikajn |
ni plu ne volas helpi la usonajn murdistojn | ni ĉesu finfine apogi ĉi krimulojn |
ni turnu malbelan paĝon dudek jarojn longan | ni turnu ĉi paĝon dudek jare maljunan |
ni marŝu por la akiro de nia liberec' | ni iru perlabori nian liberecon. |
| |
ni ne demandu plue ĉu ni sukcese venkos | Ne utilas demandadi ĉu poste ni sukcesos |
ni lasu por niaj vortoj la taskon de atendado | ni lasu al la vortoj la tempon por atendi |
aŭ eble ni tre esperas pri ruĝa providenco | Aŭ eble tie ĉi oni atendas la ruĝan providencon |
laŭ kiu iu ekdecidos dum ni vivas en pacienco | ĉi tial la aliaj decidas kaj ni paciencas. |
| |
forĵetu ni al mar' usonajn armeajn bazojn | Ni lanĉu en maron la bazojn amerikajn |
ni plu ne volas helpi la usonajn murdistojn | ni ĉesu finfine apogi ĉi krimulojn |
ni turnu malbelan paĝon dudek jarojn longan | ni turnu ĉi paĝon dudek jare maljunan |
ni marŝu por la akiro de nia liberec' | ni iru perlabori nian liberecon. |
Main Page
Note for non-Italian users: Sorry, though the interface of this website is translated into English, most commentaries and biographies are in Italian and/or in other languages like French, German, Spanish, Russian etc.