Gracias a la vida
Violeta ParraESPERANTO - Franko Luin | |
BIZIAK BIZI NAU Biziak bizi nau, hari zordun nago Artizar pare hau eman didalako Garbi bereizteko beltz, zuri, gris, margo Zeru goi ederra izarrez oparo Jendetzan maitea, izar ederrago. Biziak bizi nau, hari zordun nago Soinu eta letra eman didalako Hiztegi oso bat barru honen gako Ama, lagun, laztan, argi biderako Hel dadin maitea gogo-argiago. Biziak bizi nau, hari zordun nago Hark nau erabili oin astunoz txango Hala ditut hiri, putzuak igaro Hondartza, eremu, mendi, zelai, arlo Maite, zure kale, etxe, zokoraino. Biziak bizi nau, hari zordun nago Zor diot bihotza, zirraron arrago Garunaren fruituz neguan uztaro Ongia gaizkitik geroz urrunago Zure begi biok argizko abaro. Biziak bizi nau, hari zordun nago Zor dizkiot irri bezainbeste malko Zorion-saminen isla direlako Biak dira urrats bakar baten zango Bideak kantu hau badigu emango Zuek, ni, kantu hau bagara izango. | DANKON AL LA VIVO Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto, pro la du okuloj, kies vidkapablo helpas min distingi nigron de la blanko kaj la stelojn brilajn en la ĉielalto kaj l'amaton mian en la homamaso. Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto, pro la du oreloj, kies aŭdovasto kaptas tagon, nokton, grilojn kaj birdkantojn, batojn kaj turbinojn, bojojn kaj pluvfalojn kaj la voĉon mildan de la koramato. Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto, pro la voĉdonaco kaj la literaro, kiuj donis vortojn al la pensimago, panjo, amiko, frato kaj la luma pado, kiun laŭiras lante la amata paŝo. Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto, pro la longaj vojoj kaj la piedlaco. Ili min kondukis al urboj kaj vilaĝoj, bordoj kaj dezertoj, valoj kaj montaroj kaj al via domo, korto kaj loĝstrato. Dankon al vi vivo, la riĉaĵdonanto, pro la kor' sentema al la homaj agoj. Tremas ĝi vidante homajn cerbumaĵojn, tremas ĝi vidante la malbonovaston, tremas ĝi vidante vian okulklaron. Dankon al la vivo, la riĉaĵdonanto, pro la rid' kaj ploro, kiuj pro la kvanto distingigas ĝojon de malĝojoplanto, tiujn du enhavojn de ĉiu mia kanto kaj de via kanto, tutegala kanto, kaj de ĉies kanto, tiu sama kanto. |